Praktika ateismo

La franca filozofo Denis Diderot (1713 - 1784), kiam li estis akuzita esti ateisto, li respondis, ke simple ne interesis al li ĉu Dio ekzistas aŭ ne.

Praktika ateismo, konata ankaŭ kiel pragmatika ateismo, estas unu el du ĉefaj branĉoj de la ateismo (dum la alia estas la teoria ateismo). Temas pri maniero vivi kaj agadi en kiu, kvankam oni ne neas la ekziston de dio(j), oni konsideras (ĉu implicite ĉu eksplicite) nula la influon kiun tiu(j) havas aŭ havus sur la ĉiutaga vivo. Pro tio, la praktikaj ateistoj vivas praktike kvazaŭ ili kredus, ke ne ekzistas dio aŭ religia valoro.[1]

Diference de la teoria ateismo, la praktika ateismo ne konstituas pensmanieron, sed agadmanieron. Kvankam en kelkaj okazoj ambaŭ aspektoj estas komplementeblaj, ili ne ĉiam kunekzistas: praktika ateisto povas ne subteni sian agadmanieron pere de ideoj aŭ teorioj, dum teoria ateisto povas ne subteni sian pensmanieron pere de agoj.[2]

Foje oni uzas la terminon praktika ateismo por aludi tiujn personojn kiuj diras, ke ili kredas en Dio aŭ ke efektive kredas en tiu, sed ne montras aŭ subtenas tiun kredon pere de ĉiutaga agado.[3][4] Oni konsideras, ke tiu lasta fenomeno estas relative ĵusa,[5] kaj ke ne okazas spontanee en kredantoj, sed temas pri laŭgrada procezo.[6]

Simila koncepto al la praktika ateismo estas la tendenco konata en angla lingvo[7] kiel apatheism (nome kompono de apaty «apatio» kaj theism «teismo» aŭ «diismo», foje tradukita kiel apateismo), konsistanta en apatio aŭ manko de intereso rilate al la ekzisto aŭ neekzisto de Dio.[8]

  1. Fernández, Enrique Neira (2007), Ateísmo y creencia en dios, p 3, Universidad de los Andes
  2. Definición de ateísmo práctico por Atheism.about.com
  3. Smith, George (1979), The case against God, MPN: 25658883
  4. Kwon, Lillian (2010), The Christian Post
  5. Rodríguez Duplá, 2010, p. 1.
  6. Rodríguez Duplá, 2010, p. 4.
  7. Kaj el tio internacie.
  8. Descripción de Apateísmo por atheism.about.com

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search